21万語を集めたエスペラント辞典
Kajero


部分一致検索(正規表現が使用可能です)

« Lingva Provoko n-ro 2 (kaŭzo x motivo) »

« Lingva Provoko »

Denove mi volas prezenti al vi ekzemplon de du vortoj kiuj estas sinonimoj, kaj tamen oni devas pensi pri ili por percepti la subtilan diferencon inter ili. La vorto estas "kaŭzo" kaj "motivo". Tre ofte oni uzas ilin indiferente. Kaj fakte, oni rajtas uzi ilin pli-malpli indiferente interŝanĝe en diversaj esprimoj. Ekzemple, se mi diras "estas nenia kaŭzo por malesperi". Vi rajtas same diri: "estas nenia motivo por malesperi". Do ofte ili estas vere interŝanĝeblaj sinonimoj. Tamen, ekzistas iuj frazoj, iuj esprimoj en kiuj ili montras ian diferencon ian nuancon.

Kaŭzo

La vorto "kaŭzo" venas antaŭ tio kion oni diras. Do, kaŭzo venas kaj poste rezultas io. La kaŭzo okazas kaj ĝi produktas ion konsekvencon. Ekzemple: "La viruso kaŭzas la morton de multaj homoj". Oni ne devus diri la viruso "motivas" la morton de multaj homoj. Ne sonas bone.

"La difekto en la motoro de la aŭtomobilo kaŭzis la akcidenton." Ne diru ke la difekto "motivis" la akcidenton. Se vi diras, oni ne rajtas diri ke vi eraras kaj malĝuste uzas Esperanton. Tamen ĝine sonas tute flue tute perfekte. La kaŭzo venas antaŭe kaj produktas ian rezulton.

Motivo

La motivo situas antaŭ ni, fronte al ni. Ni celas la motivon. Ni serĉas la motivon. La motivo estas nia celo, mi diru tion, se tiel diri. Ekzemple "la interna ideo de Esperanto estas mia motivo por lerni la lingvon". Se vi diras ke la interna ideo estas "kaŭzo" por lerni esperanton... Ĝi ne sonas tre bone.

"Mi havas bonan motivon por viziti la kongreson en la proksima jaro". "Mi havas bonan "kaŭzon" por viziti la kongreson." sonas pli forte iom pruve.

"Mi vizitos vin, ĉar mi havas motivon: mi devas paroli kun vi pri iu certa temo". La motivo estas fronte al ni kaj tiu igas nin fari ion.

Kialo

Do, kelkfoje estas nuanco inter kaŭzo, kiu situas malantaŭe, motivo, kiu situas fronte al ni.

Kaj por fini: atentu ke se vi dubas vi rajtas uzi la vorteton "kialo". Esperanto estas tre riĉa. Kaj "kialo" taŭgas same kiel "motivo" kaj "kaŭzo".

"Kial vi vizios la kongreson?"
Mi vizitos la kongreson, ĉar mi volas revidi la geamikojn.

"Kial okazis la akcidento?"
"La akcidento okazis, ĉar estis difekto en la motoro."

Do, "kialo" povas esti "motivo" kaj povas esti "kaŭzo". Do, se vi dubas, uzu la vorton "kialo". Tio estas la riĉaĵo de nia lingvo. Esperanto estas tre riĉa, tre nuanca kaj tre bela lingvo. Ĉu vi ne konsentas kun mi?

Pri informfonto

La informo estas prenita de sube montrita filmeto de EASP Viva Gazeto.

Babilejo


Vi povas provi Legilon: « Lingva Provoko n-ro 2 (kaŭzo x motivo) »

Kajero

Programita de Sato kaj Cai Niao

Funkciigita de SWI-Prolog

2019-03-14 ver. 1

2023-09-01 ver. 2